Xi Jinping emfazis bezonon tiri lecionojn de historio, pripensi pasintecon kaj rigardi al estonteco

BY:gsySeptember 30, 2022


Ĉina prezidanto Xi Jinping verkis antaŭparolon titolitan "Antaŭenmarŝo en la Vojaĝo al Nacia Rejuniĝo" por la baldaŭ eldonita libro Biblioteko de Revigligo.


En la antaŭparolo, Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis la neceson lerni de la historio, pripensi la pasintecon, rigardi al la estonteco kaj kuraĝe antaŭenmarŝi en la vojaĝo al nacia rejuniĝo.


Li diris, ke la kompilo de la libro estas grava kultura projekto aprobita de la Centra Komitato de KPĈ. Ĝia publikigo estas grava por ke la ĉina popolo firmigu fidon al la historio, kaptu la tendencon de la epoko, sekvu la ĉinan vojon kaj antaŭenigu la grandan nacian rejuniĝon tra la ĉina vojo al modernigo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat