【E-radio】Teniso ŝanĝis la vivon de knabo

BY:Liu ZijiaSeptember 30, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:



– Ĉinoj per ceremonio memoris la 91-an datrevenon de la Incidento de la 18-a de septembro

– Heĝe-a junulino revas pri kultura heredo de sia etno

– Teniso ŝanĝis la vivon de knabo

– Drakodanco estas instruata en ĉiuj mez- kaj baz-lernejoj de Tongliang



La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn:



– Ĉinoj per ceremonio memoris la 91-an datrevenon de la Incidento de la 18-a de septembro



La 18-an de septembro ĉinoj celebris la 91-an datrevenon de la Incidento de la 18-a de septembro, kio markis la komencon de la 14-jara Kontraŭjapana Rezistmilito fare de la Ĉina Popolo. La Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito fare de la Ĉina Popolo kaj kelkaj aliaj memormuzeoj kune okazigas temajn aktivadojn en Pekino memore al la dato.



– Heĝe-a junulino revas pri kultura heredo de sia etno



Shang Meihan, naskita en 1997, estas ano de la etno heĝe, unu el la plej malmultnombraj en Ĉinio. Ŝi ŝatas partopreni en prezentado de folklora kulturo de sia etno kaj ankaŭ instruas al lokaj geknaboj dancojn, kantojn kaj teknikojn por fari artaĵojn el fiŝa haŭto. Ŝia revo estas kontribui al la heredado de sia etna kulturo.



– Teniso ŝanĝis la vivon de knabo



La 14-jara va-a knabo Wang Fa el la Cangyuan-a Va-a Aǔtonoma Gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, fariĝis ĉampiono en la kantona konkurso sub ASICS-tenisa rondkonkurso por adoleskantoj 2022. Tuj li famiĝis pro la foto, en kiu li portas dorsokorbon. Danke al teniso, Wang Fa unuafoje eliris el montaro, propraokule vidis mondan ĉampionon en konkursoj kaj mem fariĝis ĉampiono. La sporto ankaŭ donis al li memfidon kaj optimismon.



– Drakodanco estas instruata en ĉiuj mez- kaj baz-lernejoj de Tongliang



Tongling-a drak-danco estas ŝtatnivele nemateria kultura heredaĵo, kaj estis plurfoje prezentita en gravaj festoj. Septembre, baldaŭ post la komenco de la nova semestro, lernantoj de la Tongliang-a 2-a Mezlernejo rekomencis la trejnadon pri drak-danco. La lernejo estas ŝtatnivele ekzempla lernejo por baz- kaj mez-lernejoj en edukado de drak- kaj leon-dancoj. Nuntempe, tiaj klasoj jam estas okazigitaj en ĉiuj mez-kaj baz-lernejoj de Tongliang. Almenaŭ unu kurso okazas ĉiusemajne.



Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat