Ekspozicio de antikvaĵoj en Ŝanhajo

BY:Xie RuifengSeptember 29, 2022

Speciala ekspozicio de antikvaĵoj revenigitaj el eksterlando okazas en la muzeo Minhang de Ŝanhajo. Inter la antikvaĵoj eksponataj en la ekspozicio, inaŭgurita la 26-an de septembro, estas kvin bronzaj kapoj, kiuj apartenas al la kolekto de bronzkapaj ĉinaj zodiakaj bestoj. La ekspozicio ankaŭ montras kolekton de naciaj trezoroj de Han-dinastio (206 a.K.-220) kaj aliaj revenigitaj antikvaĵoj. La ekspozicio daŭras ĝis la 18-a de decembro.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat