Nova atingo de ĉinaj sciencistoj: masko kapabla testi viruson en aero

BY:gsySeptember 28, 2022


Lastatempe, esploristoj de Tongji-universitato ellaboris elektronikan maskon, kio kapablas testi virusojn en gutetoj aŭ aerosoloj ellasitaj de infektitoj de ordinaraj spirmalsanoj, inkluzive de tiu en gripo kaj KOVIM-19. Post virus-detekto, la masko atentigas sian uzanton per porteblaj aparatoj.

 

Laŭ esploro publikigita en la scienca revuo Matter, la masko estas tre sentema, reageble al virus-portanta guteto je 0.3 mikrolitro, kaj al gasaj specimenoj kun malalta denseco je 0.1 femtogramo po mililitro.  

 

Laŭ Fang Yin, ĉefaŭtoro de la artikolo kaj profesoro de Tongji-universitato, la grandeco de detektata likvaĵo en fermita domo estas inter 70-ono kaj 560-ono de unu guto, pli malgranda ol tiu estigata de tuso aŭ parolo.

 

La ĉefa parto de la masko estas malgranda sensilo kun tri sintezaj molekuloj. Ĝi kapablas samtempe detekti proteinojn en la surfaco de virusoj, nome koronviruso kaj gripoj A-H5N1 kaj A-H1N1.

   

Kiam molekuloj en la sensilo sin ligas al proteinoj de tiuj virusoj, jon-kontrolita transistoro metata en la masko pligrandigos la signalon kaj avertos la uzanton de la masko. 


Laŭ desegnistoj, se aperos nova viruso, estos facile novigi sensilon por testi patogenojn de la nova malsano.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat