Junulo porĉiama

BY:September 27, 2022

steloj brilas hieraŭ nokte.

en sonĝoj la suno ridegas ronde eĉ en pluvo.

ĉu la perdita estas ĉiam plej bela

aŭ morgaŭo restas pli atendinda?

tage larmas okcidento fora;

nokte serenas oriento ĉi-tiea.

la jaroj verdas kaj grasas;

la vivo ruĝas kaj magras.

glacia la kapo;

fajra la koro.

scio kontraŭas la subkonscion

kiel la manoj la piedojn.

61-jarulo aganta kvazaŭ 16-jara,

mi pentras printempon sur aŭtuna folio.

floroj surtelefone velkas kaj prosperas.

ilin mi flaras kiel patrinon kaj filinojn.

mi mem estas frato 18-jara de 81-jara esper-anto.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat