Kontraŭ kio Xi Jinping interŝanĝis sian motortriciklon?

BY:gsySeptember 23, 2022

Kune kun aliaj 30 mil gejunuloj el Pekino, Xi Jinping iam estis sendita por labori en Yan'an de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. En julio 1975, 22-jara Xi estis rekomendita de la loka vilaĝo Liangjiahe por ĉeesti la kunvenon de progresintaj junuloj kaj ricevis motortriciklon kiel premion.


En tiu tempo, kiam eĉ manĝaĵoj kaj vestoj estis nesufiĉaj, motortriciklo estis trezora. Kiam aliaj homoj ĝojis por Xi, li mem havis alian penson. "Mi ne pensas, ke la motorciklo utilas al ni. Ĝi povas nek transporti nek servi al ni en la agrikultura laboro. Ĉu ĝi utilas nur kiel plezurveturilo?"


Xi kontaktis la buroon pri agrikulturaj maŝinoj de Yan'an kaj diris al ili: "La motortriciklo estas mia premio. Ĉu mi povus interŝanĝi ĝin kun vi kontraŭ kelkaj agrikulturaj maŝinoj?" Por la interŝanĝo, Xi, kvar aŭ kvin fojojn, iris al la urbo Yan'an, dekoj da kilometroj for de lia loĝejo en Liangjiahe.



Post kelkfojaj kontaktoj, Xi akiris farunmuelilon, ventummaŝinon, rizmuelilon, subakvigeblan pumpilon kaj mantraktoron -- tre utilaj por la lokaj kamparanoj. La mantraktoro estis uzata por plugi teron kaj transporti kultivaĵojn. Kaj per farunmueliloj kaj rizmueliloj, lokanoj starigis muelejon. Krome, vilaĝanoj povis uzi ĉiujn tiujn maŝinojn senpage.

 

klarigo:

Dum la Kultura Revolucio (1966-1976), multaj urbaj junuloj estis senditaj por labori en kamparo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat