Kiam itala kulturo renkontas ŝanhajan metroon

| 2022-09-21
Bookmark and Share

La 19-an de septembro en publika spaco de la ŝanhaja metroo estis inaŭgurita fotografia ekspozicio pri mondaj kulturaj heredaĵoj de Italio, kio prezentas aron da elektitaj verkoj de la mondaj kulturaj heredaĵoj al ŝanhajanoj. Tiziana D'Angelo, ĝenerala konsulo de la ĝenerala konsulejo de Italio en Ŝanhajo, diris okaze de la inaŭguro, ke la ekspozicio alportas ŝancon por kulturaj interŝanĝoj inter la popoloj de Ĉinio kaj Italio, kiam la internacia turismo suferas pro la pandemio. Sub gvido de la Ŝanhaja Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, la aranĝo estis kunorganizita de la ĝenerala konsulejo de Italio en Ŝanhajo kaj la ŝanhaja metroo.







Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments