Teniso ŝanĝis la vivon de knabo

BY:Xie RuifengSeptember 21, 2022


La 14-jara va-a knabo Wang Fa el la Cangyuan-a Va-a Aǔtonoma Gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, akiris ĉampionon de la kantona konkurso sub ASICS-tenisa rondkonkurso por adoleskantoj 2022. Tuj li famiĝis pro la foto, en kiu li portas dorsokorbon.




Wang Fa estas unu el la unuaj geknaboj, kiuj ludis tenison en sia hejmloko. En 2016 li estis elektita de klubo kaj ricevis trejnadon. Li ĉiutage svingis la batilon almenaǔ sepmilfoje, posttagmeze estas fizika hardado kaj vespere lernado de lernejaj lecionoj. Ankaǔ aliaj geknaboj en la klubo venis el montara regiono. Ili ĉiuj estas ŝparemaj kaj lernemaj. Kaj ĝuste pro tia spirito, la geknaboj rapide progresas.




Danke al teniso, Wang Fa unuafoje eliris el montaro, propraokule vidis mondan ĉampionon en konkursoj kaj mem fariĝis ĉampiono. La sporto ankaŭ donis al li memfidon kaj optimismon.


Teniso ŝanĝis la vivon de la knabo kaj malfermis por li pordon al la tuta mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat