Blinde

BY:September 20, 2022

ne povante distingi

la leviĝon disde la subiro de la suno,

mi dronas en tagmeza somero,

forgesante lumojn matenan kaj vesperan.

la nuda torso sur vojeto serpenta

ŝtormon aspiras.

nuboj ĉevalaj,

ruĝa, oranĝa, flava kaj verda,

pendas en la aero;

dise kaj kune

ili tentas miajn fingrojn sed ne atingeble.

sur pentraĵo

aŭ en sonĝo,

la luno kun fumo

miajn okulojn falĉiletas.

mi, kolorblindulo,

prenas la ombron senkruran por venuso.

viruso. kia!

muzo, muzo, konfuzo de belino kaj baŝoo.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat