Septembre, baldaŭ post la komenco de la nova semestro, lernantoj de la Tongliang-a 2-a Mezlernejo rekomencis la trejnadon pri drak-danco. La lernejo estas ŝtatnivele ekzempla lernejo por baz- kaj mez-lernejoj en edukado de drak- kaj leon-dancoj. En la lastaj jaroj, la mezlernejo metis drak-dancon en sian instruoplanon. Ĉiuj klasoj havas sian konkurs-teamon kun 10-12 homoj. El tiuj klas-nivelaj teamoj, oni elektas grad-nivelan teamon kaj el tiuj oni elektas lernej-nivelan teamon. Ĉiuj membroj de la teamoj devas lerni pli ol 30 bazajn movojn de tongliang-a drak-danco. Krome, la lernejo okazigas konkursojn inter klasoj ĉiujare.
Nuntempe, tiaj klasoj jam estas okazigitaj en ĉiuj mez-kaj baz-lernejoj de Tongliang. Almenaŭ unu kurso estas donita ĉiusemajne.
Tongling-a drak-danco estas ŝtatnivele nemateria kultura heredaĵo, kaj estis multfoje prezentita en gravaj enlandaj festoj, ekzemple, celebra ceremonio por la Nacia Tago, Pekinaj Olimpikoj kaj Ŝanhaja Monda Ekspozicio. En la novjara tago de 2018, la tongliang-a drak-danco estis prezentita en la placo de Times Square, Novjorko, Usono.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat