Ĉinio pretas kunlabori kun Rusio por subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al komunaj interesoj

BY:Xie RuifengSeptember 19, 2022


Ĉina prezidanto Xi Jinping la 15-an de septembro diris en la renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin en Samarkando, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Rusio por etendi fortan subtenon unu al la alia pri demandoj koncernaj al komunaj interesoj de la du landoj.


Xi diris, ke ekde ĉi tiu jaro Ĉinio kaj Rusio konservas efikan strategian komunikadon. Duflanka kunlaboro en diversaj kampoj konstante progresis, kun aktivadoj de la jaro de sportaj interŝanĝoj, kaj fortika impeto en internacia kunlaboro kaj interpopolaj interŝanĝoj.


Xi emfazis, ke Ĉinio laboros kun Rusio por profundigi praktikan kunlaboron en komerco, agrikulturo, konektebleco kaj aliaj kampoj.


Putin deziris plenan sukceson al la 20-a Tutanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj diris, ke li opinias, ke sub la gvidado de prezidanto Xi, Ĉinio daŭre faros novajn atingojn en ekonomia kaj socia disvolviĝo.


Putin rimarkigis, ke la mondo spertas multajn ŝanĝiĝojn, tamen la sola afero, kio restas senŝanĝa, estas la amikeco kaj reciproka konfido inter Rusio kaj Ĉinio, kaj ke la ampleksa strategia partnereco de kunordigo inter Rusio kaj Ĉinio estas stabila kiel monto.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat