Ĉinaj astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis eksterveturilajn agadojn

BY:Xie RuifengSeptember 19, 2022


La 17-an de septembro la astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-14 finis siajn eksterveturilajn agadojn.



La duopo Cai Xuzhe kaj Chen Dong revenis al la laboratoria modulo post ĉirkaŭ kvin horoj da eksterveturilaj agadoj, la misio estis sukcese plenumita.


Ili finis serion da taskoj, inkluzive de la instalado de eksterveturilaj helpteniloj kaj la plilongigita pumpilaro de la ŝarĝcirkvitoj. Ili ankaŭ kontrolis la eksterveturilan savkapablon.



Dum la eksterveturilaj agadoj, astronaŭto Liu Yang restis en la kerna modulo por prizorgi siajn kolegojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat