Ĉinio kaj Ĉilio antaŭenigas amikecon per kulturaj interŝanĝo

BY:Xie RuifengSeptember 16, 2022

La 15-an de septembro, komunumoj en Ŝanhajo de Ĉinio kaj en la urbo Santiago kaj la regiono O'Higgins de Ĉilio, okazigis eventon por antaŭenigi la amikecon inter la du landoj per brilaj interretaj prezentoj de ambaŭ flankoj kaj surlokaj agadoj en Ŝanhajo. La prezentoj inkludis tradician ĉinan dancadon, kantadon, kaligrafion kaj popolkantojn de Ĉilio. Chen Jing, prezidanto de la Ŝanhaja Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, esperas, ke la evento kontribuos por ke civitanoj de ambaŭ landoj plifortigu reciprokan interkomprenon. Juan de Dios Parra, plenuma prezidanto de A-CHILAC (Alianco Ĉinio-Latin-Ameriko kaj Karibio por Turismaj, Sciencaj kaj Kulturaj Interŝanĝoj), rete partoprenis la eventon en Ĉilio kaj deklamis poemon pri la Aŭtunmeza Festo de Ĉinio.

 





Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat