Xi Jinping: Ĉinio ĉiam estas kredinda kaj fidinda amiko kaj partnero de Kirgizio

BY:Xie RuifengSeptember 16, 2022


"Ĉinio estis, estas kaj ĉiam estos kredinda kaj fidinda amiko kaj partnero de Kirgizio," diris ĉina prezidanto Xi Jinping en la renkontiĝo kun kirgiza prezidento Sadyr Zhaparov la 15-an de septembro en Samarkando, Uzbekio.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio firme subtenas Kirgizion sendepende elekti sian propran disvolvan vojon kaj protekti siajn naciajn sendependecon, suverenecon kaj sekurecon, kaj oponas intervenon de ajnaj eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Kirgizio sub ajna preteksto. Xi emfazis, ke en novaj cirkonstancoj, la du flankoj devas pliigi firman subtenon unu al la alia kaj ĉiuflanke profundigi reciprokan kunlaboron. Li diris, ke Ĉinio subtenas projekton de la ĉin-kirgiz-uzbeka fervojo kaj volas puŝi la fervojan konstruadon por frua komenciĝo.


Zhaparov diris, ke la kirgiza flanko firme persistas en la principo de unu Ĉinio, ke Taiwan estas neforigebla parto de la ĉina teritorio, firme subtenas la poziciojn de Ĉinio pri demandoj koncernaj al ĝiaj kernaj interesoj, inkluzive de tiuj rilataj al Taiwan, Xinjiang kaj Hongkongo, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, fervojo, batalo kontraŭ pandemio, kaj sekureco, kaj profundigi la kirgiz-ĉinan ampleksan strategian partnerecon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat