Centr-azia vojaĝo de Xi Jinping plifortigos kunlaboron de ŜKO

BY:Xie RuifengSeptember 15, 2022


De la 14-a ĝis la 16-a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestas la 22-an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en la uzbeka urbo Samarkando, kaj faros ŝtatajn vizitojn al Kazaĥio kaj Uzbekio. La vojaĝo de Xi akcelos la disvolviĝon de ŜKO kaj plifortigos la ĉin-uzbekajn kaj ĉin-kazaĥajn rilatojn.


La jaro 2022 markas la 20-an datrevenon de la subskribo de la Ĉarto de ŜKO kaj la 15-an datrevenon de la subskribo de la Traktato pri Longtempa Bonnajbareco, Amikeco kaj Kunlaboro de la Membroŝtatoj de ŜKO, tial la tuta mondo donas atenton al la kunveno de ŜKO, kie Xi kaj aliaj gvidantoj diskutos kiel kune trakti tutmondajn defiojn kaj akceli sekurecon kaj disvolviĝon.


Fakte, kiel fondmembro de ŜKO, Ĉinio ĉiam klopodas por akceli sanan disvolviĝon de la organizo. Ekde 2013, Xi prezentis serion da iniciatoj dum partopreno en la pintkunvenoj de ŜKO, kiuj riĉigis la Ŝanhajan Spiriton.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat