Specialaj "lunkukoj" por bestoj

BY:Xie RuifengSeptember 14, 2022

Bestoj en la Ŝanhaja Oceana Parko Haichang en la nova areo Pudong ricevis specialan donacon la 10an de septembro pro la Aŭtunmeza Festo -- oni donis al ili "lunkukojn" farĉitajn de iliaj plej ŝatataj bongustaĵoj. Marleonoj kaj fokoj ricevis frostitajn lunkukojn farĉitaj de freŝaj fiŝoj.






Ĉe la arkta pavilono, bestgardistoj preparis lunkukojn kun bovaĵo, karotoj kaj kukumoj por la blankaj ursoj. Ili bezonis kvar horojn por fari la kukojn. La blankaj ursoj unue estis singardaj, sed post kiam ili atingis la frandaĵon, ili formanĝis la kukojn ene de 10 minutoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: 上海日报





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat