73 milionoj da enlandaj turismaj vizitoj dum Aŭtunmeza Festo en Ĉinio

BY:Liu ZijiaSeptember 14, 2022


Laŭ la datumoj de la Ĉina Ministerio de Kulturo kaj Turismo, estis 73.41 milionoj da enlandaj turismaj vizitoj dum la tritaga feriado de la Aŭtunmeza Festo, kiu finiĝis en la 12a de septembro.



Datumoj el la ministerio montris, ke la enlandaj turismaj enspezoj kalkuliĝis al 28.68 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 4.14 miliardoj da usonaj dolaroj).



Laŭ la ministerio, nokta vizito estas la plej elstara punkto dum la festo. Lagoj kaj riveroj en urboj, ekzemple Hangzhou, Kantono, Ŝanhajo kaj Nankino, estas la plej popularaj vidindejoj nokte.



La Aŭtunmeza Festo estas en la 10a de septembro ĉi-jare. Ĝi estas kutime markata de familiaj rekuniĝoj, ĝuo de plena luno kaj manĝo de lunkukoj.






Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat