Giganta rizo rikoltota en Tianjin

BY:Xie RuifengSeptember 13, 2022


Giganta rizo havas longajn radikojn kaj altan pajlon, kiu povas kreski ĝis 2 metroj sub taǔgaj kondiĉoj, grajnoj povas atingi 800 en unu spiko. Ĉiu milo da grajnoj pezas ĉirkaǔ 28 gramojn.



Krom fortikeco de la pajlo, la giganta rizo estas imuna kontraǔ atako de insektoj kaj malsano, do ne bezonas pesticidon nek kemian sterkon. Ĝi ankaǔ bone kreskas sur sala grundo aǔ en akvoabundaj medioj.




En majo oni komencis planti tian gigantan rizon en Ninghe-distrikto de la urbo Tianjin, tio estas la unua fojo por la rizo multnombre kreski en la regiono Pekino-Tianjin-Hebei. Septembre en la rizkampo kun areo de preskaǔ 7 hektaroj, la gigantaj rizoj estos baldaǔ rikolteblaj. 



Pli interese estas, ke tia rizo ankaǔ povas alporti pli altan enspezon al kamparanoj: en kampo de giganta rizo, oni povas enkonduki pli da akvo kaj bredi ranojn, fiŝojn, salikokojn kaj tiel plu. La bestoj estas vendeblaj, kaj iliaj ellasaĵoj fekundas la kampon kiel tute natura sterko.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat