Ondo gravita

BY:September 13, 2022

du nigraj truoj

renkontiĝas ekster dek tri mil milionoj da lumjaroj.

danke al kaŝfotistoj,

pasantoj la aferon scias.

zefiro konas nenion

kaj malfermas la fenestran kurtenon.

tralikiĝas ondetoj de la koliziado.

jen turbo,

jen turno,

la procezo estas stokasta.

fisio,

fuzio,

sangobano sur batalkampo.

novao naskiĝis.

la tempo kaj spaco tordas aŭdon kaj vidon.





Interna pentrado, tradicia manartaĵo de Boshan_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat