Internacia foiro pri servoj alportas novajn ŝancojn al tutmonda servokomerco

BY:Liu ZijiaSeptember 9, 2022

Fakuloj el diversaj landoj diris, ke la 5an de septembro fermiĝis la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2022, kiu havas riĉajn fruktojn kaj alportas novajn ŝancojn al la tutmonda servokomerco.


Kun la temo "kunlaboru por pli bona disvolvo, noviĝu por pli verda estonteco", la foiro prezentis pli grandan internaciiĝon, kun la partopreno de pli ol 7 800 kompanioj interrete kaj pli ol 2 400 entreprenoj fizike, inkluzive de 507 industri-gvidaj entreprenoj aŭ 500 kompanioj de Globa Fortuno.


Erwin Fernandez Balane, turisma konsilisto de la filipina ambasadorejo en Ĉinio, diris, ke la foiro "estas bonega platformo" por la lando montri siajn turismajn cellokojn, agrikulturajn produktojn kaj ŝancojn por komerco kaj investo.



"Tial por tri sinsekvaj jaroj ni partoprenas la foiron," Balane diris, aldonante, ke la foiro liveras "bonan ŝancon por plifortigi rilaton kaj kunlaboron, precipe por aziaj landoj partoprenantaj en la evento."


Andrew Carter, komerca komisaro de la aŭstralia ambasadorejo en Pekino, diris: "Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Aŭstralio kaj multaj aŭstraliaj entreprenoj sufiĉe sukcesas eksporti al la ĉina merkato."


La cifereca komerco de Ĉinio rapide disvolviĝas, kaj ĝiaj totalaj importado kaj eksportado de ciferecaj servoj en 2021 atingis 359.69 miliardojn da usonaj dolaroj, aŭ 22.3% pli alte kompare kun tiu de la antaŭa jaro.


Lucas Candia, diplomato de la ekonomia kaj komerca sekcio de la argentina ambasadorejo en Ĉinio, diris: "Ni vidis en la pandemio de KOVIM-19, ke ju pli cifereca vi estas, des pli elastaj viaj industrioj povas esti."


Gianpaolo Bruno, direktoro de la pekina oficejo de la Itala Komerca Agentejo, diris, ke la cifereca ekonomio estas "nova tendenco", kaj Ĉinio estas avangarda teknologie en tiu kampo.


Bruno diris: "Ni volas kontakti kun ĉinaj kolegoj. Ni esperas starigi partnerecon kun ĉinoj kaj plifortigi niajn amikecon kaj kunlaboron kun Ĉinio."


Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat