La 89-a Itala Kongreso de Esperanto en Breŝo

BY:Sheng MinSeptember 9, 2022

La 89-a Itala Kongreso de Esperanto okazis en la urbo Breŝo, Italio, de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto. 

 

La temo de ĉi-jara kongreso estas "Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo". Temas pri ĝemelaj urboj, traktitaj dum la solena inaŭguro okazanta en la urba aŭditorio San Barnaba. François Lo Jacomo emfazis la gravan kaj utilan rolon de ĝemeliĝo por interkompreno, en kiu ankaŭ Esperanto povas favore kontribui.

 

Italaj Esperanto-kongresoj estas renomaj pro tio, kun altnivelaj, diversecaj kaj interesaj programeroj. Ĉi-jara kongreso inkluzivis debatojn, prelegojn, libroeksponadojn, filmojn, festivalon de esperantista kulturo, rakonto-koncerton, itallingvan teatraĵon "Doktoro Esperanto", ekskursojn kaj aliajn.

 

Venontjare la Itala Kongreso de Esperanto ne okazos pro la UK en Torino.





Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat