Kian statuson instruistoj okupas en Ĉinio?

BY:Liu ZijiaSeptember 8, 2022

La 10-a de septembro estas la Instruista Tago de Ĉinio. Ni bondeziras al ĉiuj instruistoj feliĉan Instruistan Tagon! Ĉu vi scivolas, kian lokon instruistoj okupas en Ĉinio? Ekde 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping sepfoje sendis bondezir-mesaĝojn ĉe la tago kaj plurfoje donis gvidprincipojn pri instruado kaj edukado. Nun ni kune resumas, kian statuso instruistoj okupas en la okuloj de Xi Jinping kaj kion li emfazis por garantii la rajtojn kaj bonfarton de instruistoj.



Kian rolon instruistoj ludas en la okuloj de Xi Jinping?


Hodiaŭaj lernantoj estos ĉefrealigantoj de la ĉina revo por reprosperiĝo de la ĉina nacio, kaj tiel instruistoj estas la kapabligantoj por realigo de la revo.  

-- La 10-an de septembro 2015


Bonaj lernejoj elstaras pro siaj unikaj avantaĝoj, tamen ili ĉiuj havas komunan econ: bonegaj instruistoj.

-- La 25-an de aprilo 2022

 

Instruistoj estas la elitoj en edukado. Sen altkvalita instruistaro, estas malfacile kulturi kreivajn talentulojn kaj ellabori altnivelajn kreiaĵojn.

-- La 19-an de aprilo 2021 


Kiel Xi Jinping prizorgas la rajtojn de instruistoj? 


Ni klopodas por ke instruisto estu profesio respektinda kaj aspirata, kaj estigi etoson, en kiu oni donas prioritaton kaj respekton al instruistoj kaj edukado.

-- La 9-an de septembro 2020

 

Ni devas plialtigi enspezon kaj zorgi la bonfarton de instruistoj, garantii iliajn rajtojn, doni fidon al ili, kuraĝigi ilin trakti la profesion kiel dumvivan kaj longdaŭran elekton. 

-- La 10-an de septembro 2013

 

Ni klopodas meti en prioritato plifortigon de instruado en kamparo, altigi enspezon de kamparaj instruistoj por egaligi ĝin al tiu de la urbaj, doni pluajn promoci-oportunojn al kamparaj instruistoj, kuraĝigi urbajn instruistojn labori en kamparaj lernejoj, altigi nivelon de kamparaj instruistoj kaj estigi honorigan sistemon por kamparaj instruistoj, trejni instruistarojn kun elstara kapablo kaj volo kontribui al la disvolviĝo de la kamparo.

-- La 2-an de aprilo 2015 



Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat