Malriĉec-redukto de Ĉinio havas tutmondan signifon

BY:Liu ZijiaSeptember 7, 2022

La klopodoj por malriĉec-redukto de Ĉinio havas tutmondan signifon, diris Kemreat Viseth, prezidanto de la Civil-Socia Alianca Forumo de Kamboĝo -- organizo subtenanta disvolvadon de Kamboĝo per civila socio konforme al la nacia disvolva politiko de la lando.


Viseth diris, ke la klopodoj donas spertojn al evoluantaj landoj, inkluzive de Kamboĝo.



Laŭ Viseth, projektoj por malriĉec-redukto, kune lanĉitaj de Kamboĝo kaj Ĉinio, faris daŭran kaj pozitivan progreson en la lastaj jaroj, kaj la spertoj de Ĉinio profitigis multajn kamboĝajn kamparajn regionojn.


Sur la librobreto en la oficejo de Viseth, estas konservataj du volumoj de la kamboĝ-versia libro de ĉina prezidanto Xi Jinping -- Xi Jinping: Regado de Ĉinio.


Li diris, ke la du volumoj estas liaj gravaj kolektoj, ĉar ili registras la sekretojn de disvolviĝo de Ĉinio -- la plej granda evoluanta lando en la mondo.


"Ĉinio atingis mirigan progreson en la pasinta jardeko, kaj la libroj estas fenestroj, el kiuj la resto de la mondo povas observi kaj kompreni la landon," diris Viseth.


En januaro 2021 ĉin-kamboĝa demonstra projekto pri mildigo de malriĉeco oficiale ekfunkciis en kamboĝa vilaĝo, je 60 kilometroj proksime al Pnompeno. Laŭ la trijara projekto, la ĉina flanko ligos la kamboĝan vilaĝon al vojoj kaj trinkakvo, plibonigos edukadon kaj kuracadon de la vilaĝo, kaj liveros profesian trejnadon al la vilaĝo.


Viseth diris, ke la projekto espereble aplikos la sperton de Ĉinio pri mildigo de malriĉeco al la kampara konstruado de Kamboĝo kaj trovos vojon por malriĉec-forigo, kio taŭgas al lokaj kondiĉoj. Laŭ Viseth, la projekto bone iras.


Viseth diris, ke Kamboĝo kaj Ĉinio aktive efektivigos la agadplanon pri konstruado de ĉin-kamboĝa komunumo de komuna estonteco kaj alportos la amikecon inter la du landoj al pli alta nivelo.



Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat