Fermiĝis Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2022

BY:Xie RuifengSeptember 6, 2022

La 5-an de septembro fermiĝis la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2022. Malgraǔ la nunaj malfaciloj alportitaj de la pandemio, la fragila revigliĝo de monda ekonomio kaj la kompleksa internacia situacio, en ĉi-jara foiro oni atingis 1 339 komercajn fruktojn, kaj estis lanĉita cento da novaj produktoj kaj teknikoj. La produktonombro superis tiun de la pasintjara foiro. 






La foiro okazigis eksponadojn kun totala areo de 152 mil kvadrataj metroj, 128 forumojn kaj 65 kunsidojn por disvastigo. Pli ol 2400 firmaoj ĉeeste partoprenis en la foiro, kaj aliaj pli ol 7800 partoprenis interrete. Sume 250 mil homoj vizitis la foiron. La nombro de vizitantoj superis tiun de la pasinta foiro.






Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat