Reveno al la naskiĝloko en sonĝo

BY:September 6, 2022

knaba mi forlasis la hejmon;

maljune, ne eblas reveni.

laŭdire multaj homoj naskiĝis

kaj ili iris al urboj.

birdoj en la montoj malaperis;

vakuas nestoj sennombraj.

ĉasante ruĝajn lampojn kaj verdajn vinojn,

neniu homo piediras sur la vojetoj.

iamaj spuroj plenas de dornoj.

maljunuloj restas en la domo

kaj atendas komercistojn aĉetantajn antikvaĵojn.

kun bruoj de bambuoj, vestolavintinoj rehejmiĝas;

ŝuoj altkalkanumaj frapadas la grundon.

lotusfloroj balanciĝas ĉirkaŭ boatoj

kaj aŭtoj fumas nube kaj nebule.

ripozas aroma printempo en la naturo.

en mia sonĝo kun la plezuro de rizo kaj fiŝoj,

penante trovi liberajn minutojn en granda okupiteco,

ĉiuj estas estroj de kulturo, ekonomio kaj politiko.







Pri homo kaj ĉevalo_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat