【E-radio】Prizorgantoj sin vestas kiel grandaj pandoj!

BY:Liu ZijiaSeptember 5, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– La 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ komenciĝos de la 16a de oktobro en Pekino

– Prizorgantoj sin vestas kiel grandaj pandoj!

– Kesi-o, luksaĵo rivelata de arto kaj tempo

– Lumprezentado en pitaja ĝardeno


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn:


– La 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ komenciĝos de la 16a de oktobro en Pekino


La 30-an de aŭgusto, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon pri la prepara laboro por la sepa plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ kaj la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prezidis la kunvenon. La kunveno decidis, ke la sepa plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ estu okazigota la 9an de oktobro en Pekino. La Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ proponos al la plena sesio, ke la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ estu kunvokita la 16an de oktobro en Pekino.


– Prizorgantoj sin vestas kiel grandaj pandoj!


Zoologoj kaj prizorgantoj de grandaj pandoj en Ĉinio vestas pandokostumojn por alproksimiĝi al la bestoj, por ke la grandaj pandoj sentu sin hejme kaj ankaŭ por limigi iliajn interagojn kun homoj. Espereble, tiu tekniko plifaciligos la adaptiĝon de la bestoj al la sovaĝejo. La kostumoj ne nur kaŝas homan korpon, sed ankaŭ la homan odoron. Sur la kostumojn oni aldonas pison kaj fekaĵojn de grandaj pandoj.


Kesi-o, luksaĵo rivelata de arto kaj tempo


Kesi-o estas kvintesenco de tradiciaj ĉinaj silkaĵoj. Dum milo da jaroj ĝi estis specialaĵo por imperiestraj familioj, uzata en farado de kostumoj por imperiestro kaj imperiestrino. En 2006, kesi-tekniko de la urbo Suzhou fariĝis ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio, kaj en septembro 2009 kesi-arto, kiel ĉina silka teksarto, enlistiĝis en la liston de nemateria kultura heredaĵo de Unesko.


– Lumprezentado en pitaja ĝardeno


En la urboj Putian kaj Xiamen de Fujian-provinco, lampoj lumigas pitajan kampon. Per aldono de lumo flava kaj purpurruĝa, kaj per kreskigo de lumo kaj altigo de temperaturo, oni povas "veki" "dormantajn" florojn kaj tiel pliigi fotosintezon. La rikoltotempo de la frukto, kutime inter majo kaj oktobro, estas tiel plilongigita de aprilo ĝis decembro. La mirinda lum-maro ankaŭ venigas turistojn al la kamparo.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat