Komenciĝis Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2022

BY:Liu ZijiaSeptember 1, 2022

Inter la 31a de aŭgusto kaj la 5a de septembro en Pekino okazas la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2022.




La 31an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la foiro, dirante, ke oni devas urĝi komunan tutmondan puŝon por subteni veran multflankismon kaj kreskigi malferman kaj kundividan servan ekonomion por injekti viglecon en revigligo de la monda ekonomio.




Laŭ oficialaj donitaĵoj, pasintjare la eksportado kaj importado de servoj de Ĉinio atingis rekordon de pli ol 800 miliardoj da usonaj dolaroj, pliiĝante je 21.4% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. Nun pli ol 200 landoj kaj regionoj havas servan komercon kun Ĉinio.




Starigita en 2012, la foiro estas pli kaj pli konata kiel grava platformo, kiu montras la landan antaŭenpuŝon por pordmalfermo kaj tutmonda kunlaboro, krome estas du aliaj kunvenoj -- la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo kaj la Kantona Foiro en suda Ĉinio.







Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat