NKH丨Kesi-o, luksaĵo rivelata de arto kaj tempo

BY:Xie RuifengSeptember 1, 2022

Kesi-o estas kvintesenco de tradiciaj ĉinaj silkaĵoj. Dum milo da jaroj ĝi estis specialaĵo por imperiestraj familioj, oni faris kostumojn de imperiestro kaj imperiestrino. Kesi-arto komenciĝis en la 7-a jarcento, en la diniastio Song (960-1279) la tekniko maturiĝis kaj okupis gravan lokon en la teksa historio de Ĉinio, kaj ne multe ŝanĝiĝis en sekvaj jaroj. En 2006, kesi-tekniko de Suzhou-urbo fariĝis ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio, kaj en septembro 2009 kesi-arto, kiel ĉina silka teksa arto, enlistiĝis en la liston de la nemateria kultura heredaĵo de Unesko.





Kesi-aĵoj konservataj en la Imperiestra Palaco de Pekino. Ĉu vi povas distingi, kiu estas silka teksaĵo kaj kiu estas papera pentraĵo?


Kiel fari kesi-on?


La teksado de kesi-arto ne similas al brodado kaj brokado. Ĝi postulas specialan aparaton: Unue aranĝi varpon sur la maŝinon, sub ĝi devas esti la bildo -- pentraĵo aǔ skribaĵo prezentota sur la teksaĵo, teksisto devas pentri la saman bildon per peniko sur la varpon; sekve, laǔ kolora regiono, teksisto teksas per boatformaj navedoj (longaj je 10 centimetroj) kun malsamaj silkfadenoj.





Ilaro kaj fadenoj por fari kesi-on. Nun, al kesi-arto, ankoraǔ ne eblas tute anstataǔigi homforton per maŝino, tio eblas nur parte.


Por kesi-arto eblas libere ŝanĝi kolorojn, kaj la arto mem postulas 6 mil kolorojn de vefto. Laǔ la strukturo de la teksaĵo, kesi-aĵoj montras nur la kolorajn veftojn, vefteroj plene kovras la varpon, do la ŝrunko de vefto ne povas difekti la bildon sur la teksaĵo. Pro tio, kesi-aĵo estas rigardata kiel la plej altgrada inter teksaĵoj, kaj estas la plej frua silkaĵo speciale farita. Ankaǔ pro strikta postulo de tempo kaj homforto, oni malofte faras vestojn per tia arto, escepte de imperiestraj kostumoj. Plejofte, kesi-oj estas ornamaĵoj.




Kesi-saketo por enteni parfumaĵojn, farita de Hao Naiqiang, juna kesi-artisto


Kesi-arto, malfacile vivanta


De la fino de Qing-dinastio (1616-1919) ĝis la tempo antaǔ la fondiĝo de nova Ĉinio, militado neniam ĉesis en Ĉinio. Kesi-arto preskaǔ pereis, eĉ en kortego ne estis bonkvalitaj faraĵoj. Post 1949, laǔ la gvidprincipo de la Komunista Partio de Ĉinio pri protekto, altigo kaj evoluigo, en 1954 Suzhou-urbo starigis grupon pri brodado sub loka federacio de literaturaj kaj artaj rondoj (poste la grupo fariĝis instituto pri brodarto), invitis kesi-artistojn en 1956 kaj varbis lernantojn. Oni komencis imiti fotaĵojn kaj ensorbis la trajtojn de la eǔropa pentrarto.



Ĝis la 1990-aj jaroj, metiarta negoco inter Ĉinio kaj aliaj landoj malmultiĝis, kesi-a produktado velkis, firmaoj fermiĝis kaj metiistoj forlasis la arton. Sed iuj artistoj persistas en tiu kampo, ili aktive kreivas, kunfandante artojn orientan kaj okcidentan, kio aldonas novan viglecon al kesi-arto.





Ventumilo farita de Hao Naiqiang, juna kesi-artisto


Danke al reformado kaj pordmalfermo, homoj pli kaj pli riĉiĝas kaj denove postulas tiajn artaĵojn. Nun, kesi-aĵo daǔre estas la artaĵo plej malfacile falsebla, ĉar por ĝi maŝino ne kapablas anstataǔi homforton. Falsigi kesi-aĵojn estas multkosta ago. Kaj pro tio, kesi-aĵo, luksaĵo de antikveco ĝis nun, restas la plej altvalora kaj altpreza artaĵo en la ĉina merkato.





Artaĵoj faritaj de Gu Jiandong, majstro pri kesi-arto


Fariĝis "rolo" en televidserialo


Gu Jiandong, naskita en la 1970-aj jaroj, estas heredanto de ĉi tiu tekniko. Li starigis laborejon kaj klopodas reaperigi antikvajn farojn kaj instrui lernantojn. Li ankaǔ faras kesi-aĵojn laǔ peto de aĉetantoj. En 2018, li fariĝis specialisto de dramserio pri la vivo de kortegaj virinoj. Neatendite, la dramserio multe helpis disvastiĝon de kesi-o. "Kie prezentiĝas la serialo, tie oni aĉetas kesi-produktaĵojn". Tia efiko de televid-programoj realigas la celon de Gu Jiandong, ke "kesi-o eniĝu en la ordinaran vivon". En 2021, li laboris kiel specialisto en alia televidserio, kiu ĉefe temas pri kesi-arto.




Afiŝoj de la dramserioj, en kiuj Gu Jiandong partoprenis kiel specialisto en 2018 kaj 2021



Gu Jiandong instruas kesi-teknikon al aktorinoj.


Mojosa metiarto kun miljara historio


En la nova epoko, pli da junaj ĉinoj ekfaris tion. Hao Naiqiang, naskita en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento estas la juna kesi-metiisto kun ĝis nun plej alta nivelo. Li estis forte allogita de la arto, kiam li lernis ĝin en Suzhou, kaj plenforte studis ĝin por dek jaroj. En 2016, kiam okazis dezajna semajno en la urbego Ŝanhajo, li, kune kun dezajnistoj, faris serion da kesi-produktaĵoj kaj mirigis la fasonan rondon. Iuj maljunaj metiistoj miris: "Oni eĉ povas tiel fari kesi-aĵon!"



Sako farita de Hao Naiqiang



Ŝuo farita de Hao Naiqiang



Hao Naiqiang en laboro


Hao Naiqiang diris, ke la alta prezo de kesi-aĵoj montras, ke ĝi estas "kunigo de metiista strebado kaj tempa akumuliĝo". Malantaǔ la lukso estas soleco kaj atendado de ĝia faranto, kaj tio ĝuste estas la ĉarmo de kesi-o.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat