La 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ komenciĝos de la 16a de oktobro en Pekino

BY:gsyAugust 31, 2022


La 30-an de aŭgusto, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon pri la prepara laboro por la sepa plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ kaj la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prezidis la kunvenon.


La kunveno decidis, ke la sepa plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ estu kunvokita la 9an de oktobro en Pekino. La Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ proponos al la plena sesio, ke la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ estu kunvokita la 16an de oktobro en Pekino.


La kunveno emfazis, ke la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas kongreso kun granda signifo, kunvokita en decida momento, kiam la tuta partio kaj la tuta lando entreprenas novan vojaĝon al konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj, kaj antaŭen marŝas al la Dua Centjara Celo.


La kongreso alte tenos la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, persistos pri Marksism-Leninismo, la Penso de Mao Zedong, la Teorio de Deng Xiaoping, la Teorio de Tri Reprezentantoj kaj Scienca Vidpunkto pri Disvolvado, kaj ĝisfunde efektivigos la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat