Retrorigarde al ĉi-jara IJK

BY:Sheng MinAugust 31, 2022


La 78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) finiĝis lastsemajne. Organizita de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), la evento altiris 239 partoprenantojn.


IJK okazis en De Roerdomp en suda Nederlando, kaj homoj havis bonegan semajnon en arbaro, kampo kaj rivero. La temo de la kongreso estis "klimata krizo", ĉirkaŭ kiu estis organizitaj prezentadoj, diskutoj, bicikladoj kaj konkursoj pri floskonstruado. Krome, estis junulara movada foiro, kubaj dancoj Cha-cha-cha, tabloludoj en facila Esperanto, kantado kaj aliaj amuzaj agadoj.


Feliĉa semajno pasis rapide, sed la amikeco kaj entuziasmo de la junaj esperantistoj restas senŝanĝa. Multaj junuloj konigis al aliaj siajn sentojn kaj spertojn pri tiu ĉi IJK. Ĉu vi havis aŭ vidis rilatajn afiŝojn? Bonvole kundividu vian feliĉon kun ni!










Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat