【E-radio】Art-festivalo por infanoj en montaro

BY:Liu ZijiaAugust 31, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Art-festivalo por infanoj en montaro

– Laŭ kamboĝa akademiano, RAEP fariĝas ŝlosila akcelilo por regiona kaj tutmonda ekonomia kresko en post-pandemia epoko

– Dialogo de Junaj Entreprenistoj de G20 kaj disvolviĝo de Zibo

– Populariĝas en Ĉinio la dokumenta filmo La Dua Vivo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn:


– Art-festivalo por infanoj en montaro


La arta kaj kultura interŝanĝ-centro Dayuanshe estas starigita de Zhou Yan kaj Liu Xiu en 2016 en Youyujing-vilaĝo de Hunan-provinco de Ĉinio. Dum la lastaj ses jaroj post ĝia starigo, pli ol 3 000 geknaboj partoprenis diversajn aktivaĵojn okazigitajn tie. Krom kelkaj instruistoj, kiuj tutjare faras vesperajn kaj semajnofinajn kursojn, estas ankaŭ aliaj portempaj instruistoj kaj diplomiĝontoj de diversaj universitatoj, kiuj gvidas kursojn dum someraj kaj vintraj ferioj.


– Laŭ kamboĝa akademiano, RAEP fariĝas ŝlosila akcelilo por regiona kaj tutmonda ekonomia kresko en post-pandemia epoko


Kamboĝa akademiano diris, ke la interkonsento pri libera komerco de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) fariĝas ŝlosila kontribuanto al regiona kaj tutmonda ekonomia kresko en la post-pandemia epoko. RAEP validiĝis en la 1-a de januaro de la kuranta jaro kaj konsistas el 15 azi-pacifikaj landoj.


– Dialogo de Junaj Entreprenistoj de G20 kaj disvolviĝo de Zibo


La 13-an de aŭgusto la urbo Zibo, Shandong-provinco de Orienta Ĉinio, gastigis la Dialogon de Junaj Entreprenantoj de G20. En la aranĝo, reprezentantoj de la Junulara Federacio de Zibo prezentis la sperton de Zibo pri transformiĝo en junular-amika urbo kaj reprezentantoj de la loka registaro prezentis la 50 politikojn de la urbo por subteni la profesian disvolviĝon de junaj talentuloj.


– Populariĝas en Ĉinio la dokumenta filmo La Dua Vivo

 

La dokumenta filmo La Dua Vivo ĉi-somere surprize akiris pli ol 600 milionojn da interretaj vidoj kaj fariĝis unu el la plej diskutataj temoj en sociaj retejoj. Ĝi temas pri kiel homoj venkas obstaklojn kaj bonvenigas novan vivon. Ĝi prezentas konfuzon kaj introspektadon alfrontatajn de homoj dum gravaj turnaj momentoj, montrante ilian fortikecon kaj kuraĝon por rekomenci.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat