Lumprezentado en pitaja ĝardeno

BY:gsyAugust 30, 2022


En la urboj Putian kaj Xiamen de Fujian-provinco, lampoj lumigas pitajan kampon kun pli ol 67 hektaroj. Ĉu tio estas por romantiko?



Per aldono de lumo flava kaj purpurruĝa, kaj per kreskigo de lumo kaj altigo de temperaturo, oni povas "veki" "dormantajn" florojn kaj tiel pliigi fotosintezon por antaŭenigi ĝian ekflor-tempon kaj plilongigi la tempodaŭron de fruktado.



La rikoltotempo de la frukto, kutime inter majo kaj oktobro, estas plilongigita de aprilo ĝis decembro.


La mirinda lum-maro ne nur riĉigas kamparanojn, sed ankaŭ venigas turistojn. Nun la kulturejo jam fariĝis retfama turismejo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat