Pri homo kaj ĉevalo

BY:August 30, 2022

stare dormante,

blanka ĉevalo ne estas ĉevalo.

ĉasante venton kaj kaptante ombron,

prenante arbojn kaj herbojn por soldatoj,

fuĝi

estas instinkto el la regulo ĝangala.

surdorse mi kuŝas sur la tero,

kovas ĉielarkon el ombro.

portante ponton,

transiri la laktan vojon

ne necesigas aŭton kaj ŝipon.

mi kuŝante vojaĝas tra la kosmo,

renkontiĝas kun la mioj ĉi-viva kaj antaŭa.

spite al la skuado de la tero kaj monto,

paca

homo ne estas homo en la sonĝo de la papilio kaj zhuangzi.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat