Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 5a Forumo pri Ĉin-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro

BY:gsyAugust 26, 2022


La 25-an de aŭgusto, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 5a Forumo pri Ĉin-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro.


Rimarkante, ke Ĉinio kaj afrikaj landoj estas komunumo de komuna estonteco, Xi diris, ke amaskomunikiloj de ambaŭ flankoj surŝultrigas gravajn respondecojn pri plifortigo de reciproka konfido kaj kunlaboro, konservado de la monda paco kaj antaŭenigo de tutmonda disvolviĝo.


Xi diris, ke kiam la forumo estis fondita antaŭ dek jaroj, ĝi liveris gravan platformon por ĉinaj kaj afrikaj amaskomunikiloj kaj faciligo de dialogo kaj kunlaboro, kaj ludis aktivan rolon por antaŭenigi interŝanĝojn de civilizacioj kaj profundigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Afriko.


Xi esperis, ke amaskomunikiloj de ambaŭ flankoj plu subtenos la spiriton de amika ĉin-afrika kunlaboro kaj klopodos por antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn, protekti justecon kaj antaŭenigi tutmondan disvolviĝon, kaj por pli bone rakonti rakontojn pri ĉin-afrika kunlaboro en la nova epoko, disvastigi komunajn valorojn de la tuta homaro kaj kontribui al la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco.



(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat