Sola dueto

BY:August 26, 2022

portante la novan veston de reĝo,

mi palpas elefanton kiel blindulo sed per piedo.

mia spegulo perdiĝis antaŭ kelkdek jaroj.

la malantaŭo de la kapo estas la dorso luna,

de dezerto al prospero

danke al la kultivado de alistelanoj.

glacio kaj fajro alternas.

mi min amas freneze.

ĉar vi troviĝas en sonĝoj,

floroj aromas

en la polusoj suda kaj norda.

ni ne interkoniĝas vidalvide

antaŭ aliaj okuloj vulpaj.

la interkoniĝo okazas nur ensonĝe.

en sonĝoj

mi estas mi,

vi tamen ne vi.





La bela lago Daming en Jinan_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat