Populariĝas en Ĉinio la dokumenta filmo La Dua Vivo

BY:gsyAugust 23, 2022


La dokumenta filmo La Dua Vivo ĉi-somere surprize akiris pli ol 600 milionojn da interretaj vidoj kaj fariĝis unu el la plej diskutataj temoj en sociaj retejoj.

 

Ĝi temas, kiel homoj venkas obstaklojn kaj bonvenigas novan vivon. Ĝi prezentas konfuzon kaj introspektadon alfrontatajn de homoj dum gravaj turnaj momentoj, montrante ilian fortikecon kaj kuraĝon por rekomenci.

 

La reĝisoroj de la filmo iam laboris kiel ĵurnalistoj kaj estas akraj observantoj de sociaj aferoj. 


La filmo rakontas, ke ĉiuj figuroj klopodas vivi la vivon, kiun ili volas. Tia simpatio estas altvalora, precipe en la nuna mondo. Ĝi estas trankviliga kaj inspiras homojn esti afablaj unuj al la aliaj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat