Kamboĝa akademiano: RAEP fariĝas ŝlosila akcelilo por regiona kaj tutmonda kresko en post-pandemia epoko

BY:Liu ZijiaAugust 22, 2022

Kamboĝa akademiano diris, ke la interkonsento pri libera komerco de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) fariĝas ŝlosila kontribuanto al regiona kaj tutmonda ekonomia kresko en la post-pandemia epoko.


RAEP validiĝis en la 1-a de januaro de la kuranta jaro. Ĝi konsistas el 15 azi-pacifikaj landoj, inkluzive de 10 membrolandoj de ASEAN -- Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio, kaj iliaj kvin komercaj partneroj, nome Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.


La pakto eliminos ĝis 90% da tarifoj pri varoj negocitaj inter la subskribintolandoj en la venontaj 20 jaroj.



Joseph Matthews, altranga profesoro de la Internacia Universitato BELTEI en Pnompeno, diris, ke la plej granda liberkomerca interkonsento de la mondo donas grandan akcelon al regiona kaj tutmonda ekonomia revigligo en la post-pandemia epoko.


Li diris: "La liberkomerca interkonsento havas grandegan potencialon al ĉiuj partoprenantolandoj por plifortigi la komercajn kaj investajn ligojn kaj akceli la ekonomian renormaliĝon de la pandemio."


Li diris, ke laŭ RAEP, ĉiuj ĝiaj membrolandoj akiros longtempajn avantaĝojn per plua integriĝo en regionaj kaj tutmondaj provizoĉenoj kaj kreado de novaj laborpostenoj por la popoloj.


Li diris ankaŭ: "En RAEP, Ĉinio estas grandega merkato por ĉiuj partoprenantolandoj kaj Ĉinio ankaŭ ludas decidan rolon por konverti la azian ekonomion en kernan ekonomian poluson kaj en antaŭenigo de multflankismo sur la fono de unuflankismo kaj protektismo."


RAEP starigis merkaton de 2.2 miliardoj da homoj aŭ 30% de la monda loĝantaro kun totala MEP de 26.2 duilionoj da usonaj dolaroj, kio reprezentas ĉirkaŭ 30% de la tutmonda MEP kaj 28% de la tutmonda komerco.


Laŭ studo de la Azia Disvolv-banko, RAEP antaŭvide pligrandigos la enspezojn de la membrolandoj je 0.6% ĝis 2030, aldonante 245 miliardojn da usonaj dolaroj ĉiujare al regiona enspezo kaj 2.8 milionojn da laborpostenoj al regiona dungado.



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat