Xi Jinping esprimas plenan fidon al revigligo de ĉina nordorienta regiono

BY:gsyAugust 19, 2022


Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimis plenan fidon al la revigligo de la ĉina nordorienta regiono.


La 16-an de aŭgusto, Xi faris la rimarkojn en sia inspekto al la urbo Jinzhou de la provinco Liaoning.


Xi diris, ke ĉinstila modernigo estas modernigo kun komuna prospero kaj feliĉo por ĉiuj, ne nur por malmultaj.


Li alvokis pluajn klopodojn por efektivigi la nordorientan revigligan strategion, akceli industrian restrukturadon kaj plenumi la postulojn de reformado kaj disvolviĝo en la nova epoko.


"Ni havas plenan fidon je la revigligo de la nordorienta regiono." Xi diris.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat