Ĉina prezidanto Xi Jinping respondis al gajnintoj de la titolo "ĉina bonulo"

BY:gsyAugust 19, 2022

La 13-an de aŭgusto, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis al Li Peisheng kaj Hu Xiaochun, dungitoj de la turismejo de Huangshan-monto kaj gajnintoj de la titolo "ĉina bonulo", kuraĝigante ilin bone ludi siajn ekzemplajn rolojn.



Li Peisheng kolektas forĵetaĵojn sur la kruta monto.


Hu Xiaochun prizorganta miljaran pinon de Huangshan-monto


En la letero, Xi skribis, ke iliaj multjaraj laboroj pri kolektado de forĵetaĵoj sur la kruta monto aŭ prizorgado de miljaran pino, multe kontribuis al la beleco de Huangshan-monto, kio spegulas ilian dediĉon al tiu laboro.


Xi emfazis, ke la plej laŭdinda punkto de gajninto de "ĉina bonulo" estas ilia eksterordinara atingo en ordinara posteno. Xi esperas, ke ili bone ludos siajn ekzemplajn rolojn kaj disvastigos pozitivan energion kiel aspiro al vero, virto kaj supereco.


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat