Novaj eltrovoj de ĉinaj sciencistoj en okcidenta Pacifiko

BY:gsyAugust 17, 2022


Aktinio


Koralo


Marmonto, konata kiel granda ĝardeno en marfundo, havas specialan biologian flaŭron kaj ekologion pro la aparteco geologia kaj hidrologia. Kun riĉaj submaraj estaĵoj, la loko estas grava por esplorado de submara biodiverseco.

 

Spongo


Marlilio


Lastatempe, per la multfunkcia esplor-ŝipo Scienco kaj profundmara roboto Eltrovo, ĉinaj sciencistoj akiris donitaĵojn kaj specimenojn pri medio kaj biodiverseco el 9 mar-montoj en okcidenta Pacifiko. Sciinte pri la strukturo de ilia ekologia sistemo, starigante marmontan grandan biospecimen-konservejon kun la plej riĉaj specioj kaj donitaĵoj, ili ankaŭ trovis, ke la marmontoj en la okcidenta Pacifiko elstaras en biodiverseco kaj bioaparteco, kaj estas malmulta simileco inter specioj. La teamo malkovris kaj publikigis subspeciojn kun plej granda valoro en protektado, inkluzive de 4 novaj genroj kaj 56 specioj. Krome, ili trovis buntan koralan arbaron kaj malkovris la kialon de multeco de biospecioj en marmonto en malnutra regiono de okcidenta Pacifiko.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat