Legomokultivo en balkono -- mojosa vivmaniero de ĉinaj junuloj

BY:Xie RuifengAugust 12, 2022


Delonge en Ĉinio, maljunuloj, kiuj havas kultivan sperton kaj liberan tempon, estas la ĉefa forto de urba legoma kultivado. Sed nun pro la epidemio, homoj laboras hejme, kaj pli kaj pli da junuloj komencis fari tion en sia balkono.


Balkono, loko por kultivi legomojn


Ekde la somero, s-ino Chen, naskita post 1995, loĝanta en Chongqing, havas verdan balkonon kun koriandro kaj poreo... Dum la epidemio ŝi fariĝis "urba kamparano". Multaj aliaj junuloj ankaǔ kultivas legomojn en sia balkono. La Raporto pri Plantado de Legomoj en Balkonoj 2022 publikigita de Taobao-retejo montras, ke la vendado de diversaj legomsemoj en la unua trimonato de la kuranta jaro grandnombre saltis kompare kun la pasinta jaro, kaj la nombro de aĉetantoj pliiĝis je pli ol 100% en sinsekvaj tri jaroj. La konsumantoj estas ĉefe junuloj. S-ino Chen rigardas sian kultivadon kiel "realigon de idilia sonĝo en betona arbaro". Ŝi ne zorgas pri riĉa rikolto de legomoj, sed la sento el la laboro. "De aĉetado de semoj, semado, ĝis kultivado kaj rikolto, tio estas procezo plena de atendoj."


Dum la epidemio, s-ino Cheng en la provinco Hunan transformis sian balkonon en vegetaĵan kampon. "Kiam mi estis infano, mia familio kultivis kukurbojn ĉiujare. Kiam venis la rikolta sezono, la korto estis plena de kukurboj.  Ŝi elspezis pli ol 50 juanojn por interrete aĉeti du kukurbidojn kaj plantis ilin... Krom la kukurboj, en ŝia balkono estas ankaŭ tomatoj, fungoj kaj jakvoj. "La semoj burĝonas, la branĉoj kaj folioj disvastiĝas, kaj finfine estas fruktoj, mi estas tre ĝoja."


Legoma kultivo estas mojosa


En konataj sociaj retejoj de Ĉinio, la temo pri legoma kultivado povas akiri miliardojn da vizitoj. Registri la ĉiutagan vivon de kultivado sur la balkono per fotoj kaj filmetoj, sekve kunhavigi ilin kaj interŝanĝi spertojn pri legoma kultivado kun aliaj ankaŭ fariĝis nova socia maniero inter junuloj.



Echo, naskita en 1989, estas ilustristino en la urbo Shenzhen, ŝi daǔre publikigas fotojn pri sia balkono 5-kvadrat-metre granda. Dum la epidemio, la nombro de ŝatantoj de ŝia konto pliiĝis je 50 mil homoj, kaj ŝi fariĝis "famulo pri legomplantado". Mankas lumo por kultivi legomojn sur balkono. Por solvi la problemon, Echo ekipis 5 specialajn lampojn por aldoni 8-horan lumadon al la kreskaĵoj.



Fakuloj pri hortikulturo de Sudokcidenta Universitato diris, ke kultivi legomojn estas parto de moderna hejma hortikulturo. Planti legomojn en la balkono havas la funkciojn de spektado, manĝado kaj aerfreŝigo, kaj povas redukti mensan streĉon.


"Kultiva geno" de ĉinoj


Fakte, krom balkono, de Azio al Afriko, de Eǔropo al Antarkto, ĉinoj ĉie kultivas legomojn. Depost kiam Chang'e-5 reportis lunan teron, sciinte, ke la luna tero ne taǔgas por plantado, multegaj ĉinoj esprimis bedaǔron al tio.


Kial ĉinoj tiom emas kultivi legomojn? Tio eble rilatas al la agrikultura tradicio de la lando. Iam, arkeologoj trovis semojn en Hemudu-ruino en Zhejiang-provinco, kio pruvas la 5 000-jaran historion de legoma plantado de ĉinoj.



La plej frua agrikultura libro kompilita de antikva registaro en 1273


Krome, antaǔ 3 000 jaroj estis la tradicio, ke imperiestro propramane faras plugadon en ĉiu unua monato de nova jaro por prezenti la zorgon pri agrikulturo kaj kamparanoj. Ankaǔ kleruloj rigardas hejman plugadon post kortegaj laboroj kiel idealan vivon. Tia ideo restas inter ĉinoj de generacio al generacio.



Nuntempe, danke al nekalkuleblaj sciencistoj kaj agrikulturistoj, Ĉinio nutras 22% de la monda loĝantaro per 7% de la monda agro.



Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat