Kelkaj konsideroj pri la vizito de Pelosi al Taiwan
La vizito de la prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Taiwan kaŭzis multajn reagojn tra la mondo kaj estis serioza politika provoko al Ĉinio, ĉar Usono oficiale agnoskas la ekziston de unu Ĉinio, kies legitima registaro estas tiu de la Ĉina Popola Respubliko. Reagoj al ŝia vizito, aparte en Okcidento, evidentigas multajn miskomprenojn pri la taiwan-a demando, do unue indas klarigi pli bone, kio okazas tie kaj kial tiu temo estas tiom tikla.
Taiwan estas insulo de Ĉinio, konkerita de la japanoj en la Unua Ĉin-Japana Milito (1894-1895). En 1945, Japanio kapitulacis en la dua mondmilito kaj estis devigata redoni Taiwan al Ĉinio. Tiam en la ĉeftero de Ĉinio estis okazantaj bataloj inter la trupoj de la naciisma registaro de la Respubliko de Ĉinio kaj la komunistoj. En 1949, post pluraj sinsekvaj malvenkoj, generalo Chiang Kai-shek, gvidanto de la Respubliko de Ĉinio, decidis evakui sian registaron al Taiwan kaj igis Taibei ĝia portempa ĉefurbo, por de tie reorganizi siajn trupojn. En la ĉeftero, komunistoj fondis la Ĉinan Popolan Respublikon kaj klopodis reakiri la kontrolon sur Taiwan. Samtempe, la Respubliko de Ĉinio klopodis rekonkeri la ĉefteron de Ĉinio ĝis 1961, kiam ĝia armeo kapitulacis ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo.
Dum la sekvaj jardekoj, dialogo inter ambaŭ flankoj profundiĝis surbaze de la reciproka agnosko pri ekzisto de unu Ĉinio. En 1979, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko publikigis la Mesaĝon al Samlandanoj el Taiwan, kiu entenas la vortumon "ĉina reunuiĝo", ekde tiam ofte uzata por la delonge revata reunuiĝo de la lando.
Lastatempe, okcidentaj amaskomunikiloj ofte distordas la veron, klopodante ŝajnigi, ke la Ĉina Popola Respubliko sin preparas por grandskala milita operaco en Taiwan. Tio ne veras. La plano de Ĉinio estas paca reunuiĝo, vortumo unuafoje uzita de la ĉina ĉefministro Li Keqiang en majo 2020. Kiel eksterlandano, mi bone konscias, ke homoj el aliaj landoj ne donas grandan atenton aŭ ne sukcesas kompreni la ĝustan signifon de tiuj vortoj.
Por pli bone kompreni la kuntekston de la paca reunuiĝo, necesas unue kompreni la politikan tagordon de la ĉeftero de Ĉinio. Pasintjare, la lando plenumis la Unuan Jarcentan Celon -- malaperigi ekstreman malriĉecon. Nun la lando survojas al la Dua Jarcenta Celo, revigliĝo de la ĉina nacio, por 1949 -- okaze de la centjariĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Nun, ke la ĉina popolo estis malliberigita el malriĉeco, estas tempo por doni al ĝi pli komfortan vivon kaj konstrui landon belan kaj prosperan. Kiel la paca reunuiĝo rilatas al tio? La esenca ideo estas, ke la plibonigo de vivkondiĉoj en la ĉeftero estos tiom okulfrapa, ke la popolo de Taiwan mem postulos la reunuiĝon.
Milita operaco, aliflanke, estus altkosta, kaŭzus multajn mortojn, estus damaĝa al la publika bildo kaj interesoj de Ĉinio kaj tre probable rezultus en subgrundaj movadoj sponsorataj de fremdaj potencoj, kiuj povus kaŭzi problemojn dum longa tempo. Kiel antikva civilizacio, Ĉinio estas pacienca kaj scias, ke paca solvo al la taiwan-a demando postulas tempon, sed estas pli avantaĝa.
Por kompreni la signifon de usonaj provokoj en la taiwan-markolo, necesas alpreni la koncepton de Tucidida Kaptilo -- tendenco al milito, kiam hegemonia potenco sentas sin minacata de alia, kiu leviĝas. Usono, la ĉefa potenco de nia epoko, ne kapablas bremsi la progreson de Ĉinio, kaj same ne volas rekte batali kontraŭ ĝi nek rompi diplomatiajn kaj komercajn rilatojn, ĉar tio havus grandegan ekonomian kaj politikan koston por Usono. Sekve ĝi kreis novan malvarman militon, kun la celoj dividi la ĉinan popolon kaj krei konfliktojn inter ĉinoj.
Laŭ Michael Hudson, emerita profesoro pri ekonomiko de la Universitato de Missouri en Usono, la usona klopodo konservi sian unupolusan potencon kaj trudi siajn financajn, komercajn kaj armeajn politikojn al la mondo implicas malamikecon al ĉiuj landoj, kiuj persekutas siajn proprajn naciajn interesojn.
Sen la kapablo doni ekonomiajn avantaĝojn al aliaj landoj, restas al Usono praktiki hegemonion per enmiksiĝo en internaj aferoj de aliaj landoj kaj praktiko de ekstera politiko bazita sur embargoj kaj konfisko de valutrezervoj de aliaj landoj -- rimedoj antaŭe alprenataj en esceptaj kazoj, nuntempe banaligitaj. Per tia agado, Usono detruas sian ĉefan komercan avantaĝon: la uzo de dolaro kiel internacia valuto.
Ĉinio, aliflanke, estigas reciprokprofitajn kunlaborojn kun aliaj landoj. Tings Chak, esploristo de Trikontinenta Instituto, atentigas, ke 193 landoj partoprenas en la iniciato "La Zono kaj Vojo", proponita de Ĉinio en 2013. Usono pasintjare anoncis sian alternativon al "La Zono kaj Vojo", nomita Build Back Better World (rekonstrui pli bonan mondon), kiu stagnas sen buĝeto.
Tiusence, la vizito de Pelosi al Taiwan povas esti komprenata kiel spektaklo por la usona popolo, kun la celo ŝanĝi la fokuson de la internaj problemoj de la lando -- kiuj multobliĝas -- al aferoj nerilataj al Usono, kaj mobilizi siajn voĉdonantojn por la sekvaj leĝdonaj balotadoj. Evidente tio ne solvos la problemojn de la lando.
Ĉinio, siavice, fariĝos la ĉefa monda ekonomio en 2025, laŭ prognozo surbaze de paca kaj stabila disvolvado de la lando. Ĉinoj estas saĝaj kaj evitas la kaptilon, fokusiĝantaj sur la propraj celoj de la lando anstataŭ alpreni tagordon malutilan al sia popolo. kiel diras antikva proverbo, "hundo bojas, homo vojas" (oni ne devas zorgi senkaŭzajn insultojn).
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat