Daŭras ekspozicio en la Ŝanhaja Muzeo, nomata La Kreado de Ĉinio: La Civilizo de Dinastioj Xia, Shang kaj Zhou. La ekspozicio kondukas vizitantojn al la komenco de la ĉina civilizo antaŭ miloj da jaroj.
La ekspozicio komenciĝis la 30-an de julio kaj daŭros ĝis la 23-a de oktobro, prezentante 314 kulturajn restaĵojn el pli ol 20 muzeoj, arkeologiaj institucioj de la provinco Henan. La ekspozicio ankaŭ malkovras eltrovaĵojn de 89 arkeologiaj lokoj.
La ekspozicio estas la unua en la serio de ekspozicioj en la muzeo, titolita La Esenco de Ĉinio, kiu montras kelkajn el la plej bonaj kulturaj restaĵoj kaj arkeologiaj atingoj de Ĉinio.

Jada ornamaĵo

Bronzaĵo

Turkis-inkrustita bestvizaĝa plakaĵo

Mezurilo

Bronzaĵo

Jadaĵo

Orornamaĵoj uzitaj sur zono

Rimenhoko kun jado, arĝento kaj oro

Vinvazo
Redaktoro: Zhao Wenqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
