Vizito de Pelosi al Taiwan ruinigas nacian kredindecon de Usono

BY:gsyAugust 4, 2022

Spite al forta opono kaj serioza traktado de la ĉina flanko, prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi atingis la ĉinan regionon Taiwan por vizito en la 2-a de aŭgusto. La ago, kiu grave malobservas la principon de unu Ĉinio kaj spiriton de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, estas serioza politika provoko al Ĉinio.



La principo de unu Ĉinio estas komuna konsento de la internacia komunumo. En la lastaj jaroj, la usona registaro pretendis sekvi la politikon de unu Ĉinio, sed fakte ĝi senĉese agis por falsi kaj malplenigi la principon, ekzemple per plifortigo de armila vendo al Taiwan, sendo de politikistoj kaj malaltnivelaj oficialuloj al Taiwan, instigo al fortoj de "taiwan-a sendependeco" ktp. Eksa usona ŝtatsekretario Henry Kissinger klare atentigis: "Kiel mi komprenas, la konsento atingita ĉe la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas, ke Usono sekvas la principon de unu Ĉinio. Estas grave persisti en la principo de unu Ĉinio. Usono ne devas preni trompajn rimedojn aŭ laŭgradan puŝon por antaŭenigi la planon 'du Ĉinioj'."


Dum intervjuo kun amaskomunikiloj, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi emfazis, ke la perfido de la usona flanko pri taiwan-a demando povas nur plu ruinigi ĝian nacian kredindecon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat