Argentina klerulo: Tradicia ĉina kulturo funkcias kiel ponto inter Oriento kaj Okcidento

BY:Xie RuifengAugust 4, 2022

Lastatempe, Mercedes Giuffre, profesoro pri historio de la Nacia Universitato de Mar del Plata en Argentino, diris, ke la riĉa ĉina kulturo kun longa historio povas "funkcii kiel ponto inter Oriento kaj Okcidento".



Ŝi diris, ke la ĉina kulturo kaj civilizacio montras longdaǔrecon tra diversaj dinastioj, ĉar ĉiu dinastio estis starigita surbaze de la antaǔa dinastio kaj samtempe vastiĝas la ĉina kulturo.


Mercedes Giuffre diris, ke estas grave sciigi al latinamerikaj popolanoj la ĉinan kulturon per malsamaj artoj, inkluzive de foto, literaturo, televidserio kaj filmo.



"La tradicia ĉina kulturo povas funkcii kiel ponto inter Oriento kaj Okcidento," ŝi emfazis. En la verkoj de latinamerikaj verkistoj troviĝas la tradicia ĉina kulturo. Ekzemple, en Kafka kaj Liaj Antaǔuloj (Kafka and His Precursors) de la konata argentina verkisto Jorge Luis Borges troviĝas la nomo de Han Yu, poeto de Tang-dinastio (618-907), kaj en La Ĝardeno de Forkaj Vojetoj (The Garden of Forking Paths) vidiĝas la titolo de Ruĝdoma Sonĝo de Qing-dinastio (1616-1911). "Interesaj kaj diversecaj elementoj de la tradicia ĉina kulturo ekzistas en liaj verkoj" kiel Manlibro de Fantazia Zoologio (Manual of Fantastic Zoology) kaj La Libro de Imagita Ekzisto (The Book of Imaginary Beings). En la verkoj la ĉina drako estas grava parto, kaj "drako estas la plej reprezenta simbolo de Ĉinio".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Kresko de elektrouzo de Ĉinio spegulas ekonomian reboniĝon_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat