Rultabulado estas unu el la plej popularaj sportoj en Ĉinio

BY:gsyAugust 3, 2022


Post la sukcesa okazigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, la entuziasmo de ĉinoj pri sketado stimulas ilin ludi rultabuladon, kio fariĝis unu el la plej popularaj sportoj en Ĉinio dum tiu somero.




Laŭ Shi Ziyi, estro de rultabul-teamo en Hainan-provinco, rultabulado estas la tendenco inter junuloj. Inter la ludantoj de tiu sporto, multaj homoj aĝas inter 20 kaj 30 jaroj. Kaj la sporto estas precipe ŝatata de junulinoj en urboj.




Rilataj ekipaĵoj iam estis forvenditaj. Laŭ donitaĵo el la retbutiko tmall.com, la vendsumo de rilataj produktoj importitaj multe kreskas. Rapide kreskas la nombro de konsumantoj, kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat