Deklaro de Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pri vizito de Pelosi al Taiwan de Ĉinio

BY:gsyAugust 3, 2022


La 2-an de aŭgusto la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj deklaris pri la vizito de Nancy Pelosi, prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj, al Taiwan de Ĉinio.


La 2-an de aŭgusto, sen konsidero pri la forta opozicio kaj serioza admono de Ĉinio, Nancy Pelosi, prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj, vizitis Taiwan. Tio estas grava malobservo de la principo de unu Ĉinio kaj de la enhavo de la tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĝi havas severan influon al la politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj grave malobservas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. Ĝi grave subfosas pacon kaj stabilecon trans la Taiwan-a Markolo, kaj sendas grave malĝustan signalon al la secesiemaj fortoj por "taiwan-a sendependeco". Ĉinio firme oponas kaj severe kondamnas tion, kaj esprimis seriozan demarŝon kaj fortan proteston al Usono.


Estas nur unu Ĉinio en la mondo, Taiwan estas neforigebla parto de la teritorio de Ĉinio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa registaro reprezentanta tutan Ĉinion. Tion klare agnoskas la Rezolucio 2 758 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en 1971. Ekde la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, entute 181 landoj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio surbaze de la principo de unu Ĉinio. La principo estas universala konsento de la internacia komunumo kaj baza normo en internaciaj rilatoj. La taiwan-a afero estas pure interna afero de Ĉinio, kaj neniu alia lando rajtas agi kiel juĝisto pri tio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat