Okazis en Pekino Centra Konferenco pri Laboro por Unuiĝinta Fronto

BY:Xie RuifengAugust 2, 2022


En la 29a kaj 30a de julio okazis en Pekino la Centra Konferenco pri Laboro por Unuiĝinta Fronto. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la konferencon kaj faris paroladon. Li emfazis, ke ĉi-jare estas la centjariĝo de la politiko de KPĈ pri unuiĝinta fronto, oni devas persisti en patriotismo de la fronto kaj precize koni la historian lokon de la fronto en la nova epoko.


La bazaj taskoj de la patriotisma unuiĝinta fronto en la nova epoko estas: sekvi la gvidadon de socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kaj tiun de KPĈ; iri sur la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj sub la standardo de patriotismo kaj socialismo; ekvilibrigi komunecon kaj diversecon; koncentri sin al la centra tasko kaj servi por la ĝeneralaj interesoj, dume antaŭenmarŝi kun la epoko kaj novigi surbaze de tio, kio funkciis en la pasinteco; plifortigi teorian gvidadon kaj plenumi la politikan funkcion kolektivi la fortojn de popolo; pliigi harmonion inter diversaj politikaj partioj, etnoj, religioj, sociaj tavoloj kaj samlandanoj en- kaj eksterlandaj; kaj akceli kunan klopodon de ĉinoj en- kaj eksterlandaj por konstrui Ĉinion en prosperan socialisman landon en ĉiuj flankoj kaj atingi grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Shandong: Disvolviĝo per novigo kaj reformado_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat