Shandong: Disvolviĝo per novigo kaj reformado

BY:gsyJuly 29, 2022

Ekde 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping trifoje inspektis Shandong-provincon kaj montris direkton pri ĝia estonta disvolviĝo.

 

Robotoj laborantaj en motorfabriko de Weichai-grupo en Weifang-urbo de Shandong-provinco


Novembre 2013, kiam li inspektis Shandong-provincon, li proponis, ke la provinco antaŭenpuŝu reformadon kaj novigon. Tiel, la provinco faris grandan progreson en teknologia novigo en la lastaj jaroj. Ekzemple, la provinco finproduktis la monde unuan maglevon kun rapideco de 600 kilometroj hore, sukcese ellaboris la ĉine unuan sistemon pri submara petrol-ekstraktado kaj la unuan ultrapuran natrian alginaton... Laŭ respondeculo de la Shandong-a Teknologia Buroo, Shandong estas avangarda en Ĉinio en la kampoj de saĝa trafiko, delikata kemio, brulaĵ-pilo ktp. 


Maglevo kun rapideco de 600 kilometroj hore, fotita en Qingdao-urbo de Shandong-provinco


Novembre 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis dum inspektado al la instituto de agrikultura teknologio en Shandong, ke oni devas per teknologio progresigi agrikulturon. Xi diris, ke la progreso de agrikulturo dependas de moderniĝo, kaj la ŝlosilo de moderniĝo dependas de progreso kaj novigo de teknologio. Ĝis la fino de la pasinta jaro 65.81% de la agrikultura progreso estas farita pro teknologio, kaj plibonigitaj semoj kontribuis al 47% de grejno-produktado.

  

Putobor-platformoj Lanjing-1 (dekstre) kaj Lanjing-2 (maldekstre)


Krome, en junio 2018 Xi emfazis la gravecon utiligi resursojn de la oceano por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la provinco. Nun la provinco jam starigis ŝip-fabrikon, surmaran pezan industrion kaj bazon de ekipaĵoj pri surmara petrol-ekstraktado. En 2021, la malneta produkto el mar-rilataj industrioj de la provinco atingis 1.49 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 221 miliardoj da usonaj dolaroj), okupante 16.5% de la landa sumo.

 

Weichai-grupo prezentis altefikan motoron en la dua Internacia Foiro pri Interne-brula Motoro en Jinan de Shandong-provinco.


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat