Xinjiang: Progresas ekonomio kaj pliboniĝas vivo de lokanoj

BY:gsyJuly 28, 2022

En la vilaĝo Qiman de la urbo Kuqa de Xinjiang, vilaĝanoj ŝarĝis kamionon per abrikotoj (fotita en la 1-a de julio 2021 de Ding Lei, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo).


Ekde 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping multfoje inspektis en Xinjiang. Li faris du gravajn parolojn en la kunvenoj pri Xinjiang kaj proponis gvidprincipon pri la administrado de Xinjiang en la nova epoko. Septembre 2020, li substrekis en la tria kunveno pri Xinjiang, ke longdaŭra bonordo kaj sekureco estas la ĉefaj celoj de Xinjiang.


Lernantoj en kurso pri sporto en Tuokezhake-urbeto de Shufu-gubernio de Xinjiang (fotita en la 10-a de junio)


Centra elementlernejo en Tuokezhake-urbeto de Shufu-gubernio de Xinjiang (fotita en la 10-a de junio)


Disvolviĝo estas la bazo de socia sekureco kaj bonordo. Do prezidanto Xi donas prioritaton al la laboro pri ekonomia disvolviĝo kaj plibonigo de vivkvalito en Xinjiang.


Helpe de la loka registaro, vilaĝanoj en Wushi-gubernio de Xinjiang kreskigis enspezon per kulturado de nigra aŭrikulario.

 

Pejzaĝo de la urbo Urumĉio en Xinjiang


En la fervoja pasejo de Khorgos, oni ŝanĝas vagonojn (fotita en la 6-a de februaro).


En la urbo Urumĉio, ĉin-eǔropa kargotrajno veturas al Turkio.


Inter 2012 kaj 2021, la pokapa enspezo de urbanoj en Xinjiang kreskis de 17.92 mil juanoj (ĉ. 2.65 mil usonaj dolaroj) al 37.64 mil juanoj (ĉ. 5.6 mil usonaj dolaroj). Daŭre pliboniĝas infrastrukturoj en la regiono. Ĉiuj urboj estas ligitaj al aŭtovojoj kaj la nombro de civilaj flughavenoj atingis 24. Ĉiuj hospitaloj kaj klinikoj en urbetoj kaj vilaĝoj estas konformaj al la normoj. Ĝis la fino de 2020, entute 3.09 milionoj da homoj en ĉiuj 3 666 vilaĝoj eliris el malriĉeco. Tiuj donitaĵoj spegulas la progreson de Xinjiang.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan 



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat